Brajlo de IFA

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo IPA Braille en la angla Vikipedio.

Ekzemplo de Brajlo de IFA

Brajlo de IFA estas moderna normo por kodi Internacian Fonetikan Alfabeton (IFA) per brajlaj literoj.

La plej frua brajla sistemo por IFA aperis en 1934 en Londono fare de Merrick kaj Potthoff. Ĝi konformis al la tiama tipografia IFA. Dum la evoluo de IFA ĝi malmoderniĝis, aperis apartaj neinterkonvenaj sistemoj. En 2008 Robert Englebretson publikigis la perlaboritan version de la sistemo farita de Merrick kaj Potthoff.[1][2] La sistemo estas konforma al IFA de 2005. En 2011 la novan sistemon aprobis Brajla administracio de Nord-Ameriko (angle Braille Authority of North America, BANA).[3]

Brajlo de IFA ne samas kun brajla skribo de iu lingvo, do oni devas apartigi skribitan per IPA tekston disde ordinara teksto per kvadrataj krampoj aŭ per oblikvoj.

  1. Englebretson, Robert (2009). “An overview of IPA Braille: an updated tactile representation of the International Phonetic Alphabet”, Journal of the International Phonetic Association (en) (PDF) 39 (1), p. 67–86. doi:10.1017/s0025100308003691. 
  2. Englebretson, 2008, IPA Braille: An Updated Tactile Representation of the International Phonetic Alphabet Arkivigite je 2020-08-01 per la retarkivo Wayback Machine, CNIB
  3. IPA Braille (BANA). Arkivita el la originalo je 2020-02-02. Alirita 2020-01-03.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search